제 13차 국제 히말라야 모임, 2019년 2월 26일 ~ 3월 9일 (네팔) 안내입니다.

2018-12-21 현재,  일본인 13명, 독일인 3명 등록했다고 합니다.

며칠에 걸처셔, 최고 2500m 까지 트레킹할 예정이라고 합니다.

 

 

원본: http://www.esperantoazia.tk/index.php?mid=novajxo&document_srl=983723

 

 

 

Okazos la 13-a Internacia Himalaja Renkontiĝo 2019

 

La ĉefa parto de la Himalaja Renkontiĝo 2019 estos vojaĝo al alia granda valo de Nepalo, nome Pokhara situanta okcidente 200 kilometrojn for de Katmanduo. Survoje ni haltos por vidi vidindaĵojn laŭ la riveroj Trisuli kaj Marsjagdi. De Pokhara ni povas ĝui fabelan panoramon de la montoj de Annapurna, Dhaŭlagiri kaj Manaslu (8000 metroj altaj) en la Himalaja Montaro. La pinto de Maĉapuĉre (la fiŝvosto) majeste dominas la scenon.

 

 

Laŭtaga skizo de Panchhase-Piedvojaĝo:

 

la 26an de februaro: Alveno, enhoteliĝo kaj bonvenigo

la 27an de februaro: Vidindaĵoj en Katmanduo

la 28an de februaro: Vidindaĵoj en Katmanduo

la 1an de marto: 6-hora veturado de Katmanduo al Pokhara (820m)

la 2an : 4-hora marŝado de Pokhara al Pumdi (1520m)

la 3an : 5-hora marŝado de Pumdi al Panchhase Vanjang (2500m)

la 4an: 6-hora marŝado de Panchhase al Bhadaure (1670m)

la 5an: 6-hora marŝado de Bhadaure al Naudada (1515m)

la 6an: 6-hora marŝado de Naudada al Pokhara

la 7an: Reveno de Pokhara al Katmanduo

la 8an: Libera tago kaj Adiaŭa Vespero

la 9an de marto: Foriro

 

Se vi havos intereson pri la Renkontiĝo, kontaktu:

Nepala Esperanto-Asocio, G.P.O Box: 10518 Kathmandu, Nepal.

Telefono:00977-9841273761  Retadreso: [email protected]

Retejo : www.esperanto.org.np

 

 

 

13a Internacia Himalaja Renkontiĝo, 2019 26a februaro ĝis la 8a marto 2019 Featured

13a Internacia Himalaja Renkontiĝo, 2019 26a februaro ĝis la 8a marto 2019
 

Dum via restado, vi loĝos en bonkvalitaj vilaĝaj hoteloj. Ĉiuj manĝkostoj en viaj partoprentagoj kaj aliaj kostoj (enirpagoj,vojaĝpermesiloj kaj transportoj ktp) en 
Nepalo estas inkluzivitaj en la aliĝkosto sed tiu ne kovras asekuron. La kotizo estas kalkulita ne por gajni monon. Similaj turismaj servoj kutime kostas preskaŭ 150
eŭrojn po tage, multaj niaj servoj estas volontulaj servoj de nepalaj esperantistoj.

 

Download Brochure