제92차 세계무민족성협회(SAT) 대회 안내

92SAT_K_emblemo_opt.jpg

 

- 일시: 2019년 8월 4일(일) - 11일(일)

- 장소: 스페인 바르셀로나 

 

- 대회장: 마르티 코돌라르

- 참가신청 방법: 맨 아래쪽 첨부파일에 있는 참가신청서( Aligxilo de 92aSAT-Kongreso_Supplement_Sennaciulo201809-10.pdf )를 다운받은 후 작성하여 [email protected] 와 [email protected] 양쪽으로 모두 이메일 발송.

- 참가비 납부 방법: 아래 4가지 중 1가지 방법으로 납부. 참가비 납부 후에 참가 신청이 완료됩니다.  

  (1) UEA-konto de SAT : satx-s

  (2) Landa peranto de SAT : KEB 하나은행 105-891353-38807 (예금주 정현수)

      *이 계좌로 납부하실 경우에는, 반드시 [email protected]으로 참가비 납부 사실을 알려 주세요!

  (3) Bankokonto de SAT: Poŝtkonto de SAT n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
      IBAN: FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
      BIC: PSSTFRPPPAR

  (4) Bankokonto de la OKK ĉe Caixa d'Enginyers: IBAN: ES92 3025 0002 4414 3341 8798  BIC: CDENESBBXXX

- 문의[email protected]

 

그 밖에 자세한 내용은 아래 웹페이지를 참조해 주세요!

제92차 SAT 대회 정보 페이지:  http://satesperanto.org/spip.php?rubrique631

 

La 92a SAT-Kongreso en Barcelono

Pli da informoj :

https://www.facebook.com/92sat/

https://eo.wikipedia.org/wiki/92-a_...

kontaktadreso : [email protected]

Artikoloj

puce Kongresejo 

Kongresejo

Martí Codolar estas bieno de la salesianoj, kiu havas ankaŭ ĝardenon, loĝejon, manĝejon, diversajn salonojn por kursoj, atelieroj kaj prelegoj. Ĝi lokiĝas en laborista kvartalo de Barcelono, bone konektita kun la centro pere de metroo kaj busoj, sed ankaŭ proksime de la montaro.

La manĝejo kaj parto de la loĝejo estas en modernisma konstruaĵo de la 19-a jarcento, kiun posedis burĝa familio. Tiu familio havis en sia ĝardeno vera bestgardeno. Nuntempe, la salesianoj kunlaboras kun pluraj sociaj institucioj kaj asocioj, inkluzive de la Ruĝa Kruco kiuj ne nur kunvenas tie, sed ankaŭ uzas ĝin kiel rifuĝejon por bezonantaj homoj.

Estas du tipoj de loĝado. Unuflanke, dormoĉambroj kun privata necesejo por 1,2,3 kaj 4 homoj. Aliflanke, dormoĉambroj sen privata necesejo por 4 kaj 10 homoj. Se necese, ankaŭ eblus starigi amasloĝejon por minimume 20 homoj.

La manĝejo inkludas vegetarajn eblojn kaj gravas konscii pri la hispana horaro. Tagmanĝo okazos inter la 14.00h -15.30h kaj vespermanĝo inter la 20.30h – 22.00h.

Ĉiuj salonoj havas projekciilon (kun sistemo VGA), sed komputilon devas kunporti ĉiu preleganto. Kaj ĉiuj salonoj havas fenestrojn al la ĝardeno.

La belega ĝardeno kaj la sportaj ejoj estas komunaj kaj libere uzeblaj.

Ekzemple, por eventualaj programeroj, kiel la paroliga kurso de Esperanto.

La akceptejo de la kongreso troviĝos dekstre de la akceptejo de la bieno. La enirejo estas iom kaŝita en ne tro vigla strato, do kiam vi alvenos atentu la mapon kaj tiun ĉi bildon.

 

puce Pri la programo 

Pri la programo

Rilate al la programo, pluraj aferoj interplektiĝas. Unuflanke, kiel en ĉiu SAT-kongreso okazos la laborkunsidoj de la asocio kaj de la diversaj frakcioj, inkluzive de la anarkista, la komunista, la vegeterana, la sennaciista ktp. Kongrue kun la maldogmema kaj tolerema etoso en SAT, ĉiu sesio estos malfermita al la publiko, sed kompreneble voĉdonrajton havos nur la membrojn.

En 2019 oni memoros la finon de la milito en Hispanio. Temas pri grava datreveno kaj al ĝi nia kongreso dediĉos plurajn programerojn. Interalie, menciindas la partopreno de fakuloj pri la socia revolucio en Hispanio, kiu okazis dum la milito. Estos bona momento por kune pripensi pri tiuj aferoj en la internacia kadro de la nuntempo.

Tiurilate, alia memorinda evento okazis en 1986. Temas pri la SAT-kongreso de Sant Cugat del Vallès (apud Barcelono), kiu ĝuste pritraktis tiun ĉi revolucion. Bedaŭrinde, antaŭnelonge forpasis du el la organizantoj de tiu kongreso : Josep Colom kaj Trinitat Garcia. Ni homaĝos ilin en Barcelono, kune kun aliaj tiamaj prelegantoj, kiel la ankoraŭ vivanta barcelonano Eduardo Vivancos.

Antaŭ 110 jaroj okazis en Barcelono la 5-a universala kongreso de Esperanto (tiam nomata internacia). Estis turnopunkto por la esperantismo en la urbo kaj ne nur. Kaj ankaŭ tre speciala kongreso, okazinta kelkaj semajnoj post la tielnomata Tragika Semajno. Ĉu ni havas nun la bezonatan perspektivon por kritike pridiskuti ĝin ?

Kaj por daŭrigi la liston de datrevenoj, menciindas grava sukceso de la laborista lukto : La Kanadano. Post longa striko en februaro kaj marto de 1919, per la unua fojo en Okcidenta Eŭropo la laborista movado atingis unu el la plej dezirataj celoj, nome la 8-horan labortagon. En la zorgiga nuntempo indas memorigi tiun eventon kaj defendi ties rezulton.

SAT estas asocio de laboristoj, kiuj ne nur agadas per Esperanto, sed ankaŭ por Esperanto. Kvankam memevidente ĝi havas malpli da rimedoj ol aliaj Esperanto-asocioj, en sia historio ĝi aŭtoris kelkajn el la ĉefaj materialoj de nia kulturo. Unu el ili estas la Plena Ilustrita Vortaro (PIV). En Barcelono oni prezentos novan paperan eldonon de tiu grava vortaro.

Iom post tiom, la prelegantoj sinanoncas. Ekzemple, oni proponis klarigi la rolon de la virinoj en nia movado, pere de verŝajne la unua esperantistino de la historio : Klara Zamenhof. La edzino de la iniciatinto de Esperanto kuŝas malantaŭ la figuro de la majstro, sed temas pri plurflanka memorinda virino, pli grava ol tio kion oni kutime kredas.

Naturo estas ĉiam unu el la plej ŝatataj dimensioj de la SAT-aranĝoj. Ĉi-foje, Marcelo Redulez kaj Klodin’ Pomirol elstare prezentos aron da distraj sed ankaŭ instruaj programeroj pri montaraj floroj el la belega ĝardeno de la kongresejo, sed ne nur. Fakte, ĉirkaŭ ni estas amasa bundeco de floroj, pri kiuj ni kutime ne atentas. Temas pri unika oportuno konatiĝi kun ili !

Kaj certe ne mankos ekskursoj, inkluzive de postkongreso (eble ankaŭ antaŭkongreso, ni vidos). Tiurilate, ni klopodos trovi ekvilibron inter la turismaj vidindaĵoj de tiu mirinda mediterranea urbo kaj la celoj kaj identeco de nia asocio. Ekzemple, ni vizitos apartan fabrikon kun sociaj celoj, nome La Fageda.

El tiu perspektivo kompreneblas ankaŭ la elekto de la kongresejo, kiu ebligas al ni proponi sufiĉe bonajn kondiĉojn al la partoprenantoj kontraŭ modesta prezo por la nuna multekosta Barcelono. Krome, tiu loĝejo bonvenigas rifuĝintojn kaj aliajn bezonantajn homojn.

Ni ne forgesas la kulturan kaj artan programon, unu el la pintoj de la SAT- kongresoj. Baldaŭ alvenos pliaj novaĵoj prie.

Inter la distra programero, menciindas foto-konkurso malfermita al ĉiu partoprenanto (kompreneble, kun premioj) en la kongreso kaj ankaŭ la tradicia aŭkcio, kie eblos aĉeti multajn diversajn raraĵojn kaj tiel helpi al la financa bonfarto de la asocio.

Fine, la kongreso havos riĉan libroservon, kiu provizos al la partoprenantoj la ŝancon trafoliumi kelkajn malfacile troveblajn verkojn, sed ankaŭ plurajn librojn prezentotajn dum la kongreso, inkluzive de la jam menciita nova eldono de PIV.

 

puce Pri pasintaj kongresoj 

Kongresoj

Ĉiun jaron en Julio aŭ Aŭgusto SAT organizas mondan kongreson, en kiu la SAT-anoj kunvenas por festi kaj labori, t.e. por kune okupiĝi pri la sociaj problemoj en la diversaj regionoj de la mondo.

Vidu ankaŭ la vikipedian paĝon pri SAT-kongresoj : 
- http://eo.wikipedia.org/wiki/SAT-Kongreso

PNG - 499.8 kb
 

puce Aliĝintoj 

Aliĝintoj (~2019.05.18.)

N-ro Familia nomo Persona nomo Urbo SAT-Matrikulo
1 MARKOVO Vinko Morlezo 35297
2 ROOKE Dieter Wilderswil 35571
3 MAKIVIĆ Mira Banja Luka 35823
4 MOERBEEK Rob Beverwijk 30844
5 MARKOVO Vito Anĝevo 35521
6 PRENT Arturo Brentwood 31123
7 HAPPI-FOSSO Denise Parizo 35740
8 GRIFFON Anino Belfort 36004
9 ESCOBAR Saioa Barcelono 36011
10 ALCALDE Xavi Barcelono  
11 GUILHAUME Françoise Le Mans 35683
12 MINTZ Frank Palaiseau 36114
13 GABORITO Paŭlino Anĝevo 36075
14 GUEGUEN Claudine Morlezo  
15 TOUBALE Franciska Mount Evelyn 34507
16 REDULEZ Marcelo Cambes 32846
17 POMIROL Klodin’ Cambes  
18 MAUBOUSSIN Caroline Valleres  
19 RALALARISOA Justine Antananarivo 35513
20 BOURLOT Carlo Torino 35425
21 CISNERO Amparado Ciego de Ávila 35950
22 BOLDUC Suzanne Côte Saint-Luc  
23 OLIVEIRA Telma Rio de Janeiro 36110
24 LETHINEN Bruno Turku  
25 MAÍZ Jordi Binissalem  
26 FERNÁNDEZ Miguel Madrido 32927
27 CARDONA Mon Barcelono  
28 PRIETO Roger Porto 36135
29 PAZ Alexandra Porto 36134
30 WASEKA Alphonse Goma  
31 MALDONADO Jorge El Ejido  
32 RIŜAR Diana Karkasuno 35987
33 RIŜAR Alico Cergio 35994
34 LIVER Paŭlo Cergio 36032
35 HOARO Andreo Karkasuno  
36 JUNG Hyunsoo (Paz) Suwon 35734
37 SALGUERO José María Don Benito 34501
38 CIDONCHA Karmela Don Benito 35584
39 FERNÁNDEZ ASENSIO Rubén Badalona  
40 GABALDA Liba La-Norville 34570
41 GABALDA Floreal La-Norville 31587
42 BIURRUN Ricardo Madrido 35858
43 SOLÉ Viktoro Barcelono  
44 MÁRKUS Gabor Budapeŝto  
45 HELLENPACH Erzsebet Budapeŝto  
46 TAHIRA Masako Kioto 33870
47 TAHIRA Minoru Kioto  
48 MICKLE Gary Berlino 35083
49 OPULSKIENE Gražina Mažeikiai 34619
50 BOQUERA Ester Barcelono  
51 MELIZ Paulo Monzón  
52 ESCOBAR Miguel Ángel Sitges  
53 CHADELAUD Annette Valence  
54 CHADELAUD Michel Valence 36093
55 SANZ Pedro Madrido 34554
56 ZHANG Manjuan Ĉangŝa  
57 HENRY Bruno Ĉangŝa 34987
58 TIMÓTEO Alexandrina Porto  
59 VAZ PINTO Rui Porto  
60 MARTIN Franjo La Rochelle 35862
61 MARTIN Guy La Rochelle 35861
62 MOLINÉ Marta Barcelono  
63 SIMOU Lilian Ateno  
64 HITAĈI Toŝiko Sapporo 36106
65 MIYAZAWA Naoto Sapporo 33356
66 ÉCHAPPÉ Lumeto Saint Sébastien 35850
67 GIRARD Veronika Villers-sur-Mer 35824
68 TUDANCA Glòria Camprodon  
69 ROQUES Sylvie Saint-Jean  
70 LAMPERTI Riccardo Milano  
71 CASADO Pakita Caseres  
72 PÉREZ Jesús Caseres  
73 GARCÍA Iván Xeraco  
74 HEINZE Bernardo Mount Evelyn 33818
75 LE PUIL Jacques Thaumiers 31242
76 LE PUIL Armela Thaumiers 32314
77 SIRE Serge Silingy 32412
78 PEDRÓS Jordi Balaguer 35706
79 YOSHIHIRO Ohrui Tokio 35066
80 TERNANT Sylvie Epinay sur Seine 30010
81 TERNANT Juliette Epinay sur Seine 28630
82 WOOD-ARCHER Christopher Ormesby 36137
83 MAZIJ Lija Alakanto 35353
84 GONZÁLEZ Justo Guardamar del Segura  
85 RUSSELL Brian Barcelono  
86 LÓPEZ Rosa Terrassa  
87 VÁZQUEZ Luz Reus  
88 PERERA Jordi Moià  
89 GROMAZ Dori Barcelono  
90 MARTÍN BURUTXAGA Pedro Blanes  
91 DEL POZO Àngels Barcelono  
92 GIORDANO Alessio Tbilisi  
93 NAM Kyoyong (Sonĝo) Ulju-gun 35890
94 ROBERTSON Ed Edinburgh  
95 GRENTE Annie Reims  
96 MONTAGUT Abel Cervià  
97 MAGALHÃES Nuno Porto  
98 LECLERCQ Jean-Marc Tuluzo  
99 KIZAWA Kanji Osaka  
100 RODON Xavier Mataró  
101 MILLA Josep Maria Mataró  
102 MACIP Ferriol Barcelono  
103 BARRERA Isaac El Prat de Llobregat  
104 BLANCO Rafael Kaseda  
105 MILLA Elena Mataró  
106 LASZLONE SOMODY Ilona Budapeŝto  
107 MCCARNEY Debra (Dee) Llandysul  
108 RIBEIRO Ana São Mamede Infesta  
109 BARANITA Pedro São Mamede Infesta  
110 PILIPOVIC Sasa Kragujevac  
111 BAYLINA Clara Barcelono  
112 OLSSON Gunnar Skövde  
113 CARRIEU Françoise Tarbes 36018
114 DARRIEUX Gilbert Tarbes  
115 PONTNAU Robert Tuluzo 32593
116 VINIELLES Jaime Madrido 36102
117 HAN Sugheui (Kristalo) Changwonsi  
118 PARK Younghoon Changwonsi  
119 RABEVAZAHA Désiré Antananarivo  
120 FLETA José Antonio Zaragoza  
121 SORIANO María Isabel Zaragoza  
122 VERNAY Alice Paray le Monial  
123 VERNAY Denise Paray le Monial  
124 SAULNIER Isabelle Paray le Monial  
125 MANERO Ana Madrido  
126 PARRA Manuel Madrido  
127 VRAZITULIS Michael Saarbrücken  
128 GIRAUD Marielle Bieuzy 36143

 

puce Aliĝilo 

Aliĝilo 

elŝuti :



PDF - 124 kb, 0 x 0 pixels

Por aliĝi al la kongreso, bonvolu elŝuti, plenumi kaj sendi la jenan aliĝilon al [email protected]  :

Se vi uzos paperan aliĝilon, bonvolu sendi ĝin paperpoŝte al :

SAT-Esperanto 
67 avenue Gambetta 
FR-75020 PARIS

Bonvenon en Barcelono por kongresi kun SAT !

Pli da informoj :

https://www.facebook.com/92sat/

https://eo.wikipedia.org/wiki/92-a_...

kontaktadreso : [email protected]


puce Internacia Kongreso de Esperanto en Barcelono ! 

Internacia Kongreso de Esperanto en Barcelono!

De la 4a ĝis la 11a de aŭgusto de 2019, Barcelono iĝos denove (simbole) la fajra rozo. Okazos tie la jara internacia kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda, internacia laborista grupo, kies membroj havas Esperanton kiel komunikan lingvon.

La laborkunsidoj de la malsamaj frakcioj de la asocio (liberecana, komunisma, liberpensula, ekologiisma, ktp.) estas malfermitaj al ĉiuj, sed nur membroj havas voĉdonrajton. Aldone, la programo enhavas koncertojn, prelegojn, prezentojn de libroj... Estos ankaŭ kursoj de diversaj niveloj por lerni kaj praktiki la internacian lingvon, kaj aliaj aktivaĵoj kiel vizito gvidata al Can Masdeu, la projekcio de la filmo Tero kaj Libero subtekstita en Esperanto, aŭ debato kun la kamaradoj de Calúmnia pri la rolo de ĉi tiu lingvo en alternativaj eldonprojektoj.

La kongreso okazos en Martí Codolar, salesiana gastejo, kiu lokiĝas en la kvartalo Horta. Krom lokaj esperantistoj, estas nun aliĝitaj homoj de Britio, Aŭstralio, Brazilo, Kanado, Koreio, Kongolando, Kubo, Finlandio, Francio, Italio, Portugalio, Serbio kaj Svislando.

Oni povas trovi pli da informoj ĉi tie : http://www.satesperanto.org/spip.ph...

Oni povas aliĝi ĉi tie : http://www.satesperanto.org/spip.ph...

Oni povas kontakti nin ĉe : [email protected]


puce Ses esperantistoj pafekzekutitaj : kiucele ? 

Ses esperantistoj pafekzekutitaj : kiucele ?

Teksto de Frank Mintz

Tio okazis la 24an de novembro 1937 en Odeso. La Popoltribunalo ilin kondamnis pro partopreno en terorista kontraŭrevolucia trotskista kapitalista organizacio. Lastajn sekundojn antaŭ la pafado, pri kio pensis la pafekzekutotoj ? Kaj la pafekzekutantoj ? Trans la senriproĉa ĝusteco-justeco de la Lenin-sistemo, oni stumblas pri la problemo de la malbenita lingvo Esperanto faciliganta tujan rilaton inter individuoj soifantaj kompreni kion faras aliuloj fremdlande, kiel ili vivas, kiun kulturon ili havas… Nur la revolucia regado donas pravajn informojn. Esperanto estas suspekta, falsanta.

En Hispanio, unuiĝinta, katolika do nedividebla, esti esperantisto implicis bonegan detalon por atesti ke iu ulo estas reale maldekstrulo kondamnenda al mortpuno aŭ al X jaroj kaj unu tago de malliberigo. Nur la ĝusteco-justeco de la klerikaro donas pravajn informojn. Esperanto estas suspekta, falsanta.

En 2017 (informo de aŭgusto/septembro de 2018 de FAO, OMS, UNICEF, ktp), oni taksas la nombron de subnutrituloj je 821 miliono, alidire unu el naŭ homoj en la mondo. Registaro diras, ke FMI, Merkato regulas, preparas, rekte pripensas eliron el la krizo, sed la terura mizero jam putris, haladzis, jam estis brileganta lumo meze de la XIXa jarcento, kaj iom antaŭe. Tiun malgandan komenton oni ne kutimas diri kaj ripeti pri ĉiuj anoncoj pri ekonomia solvplano de problemoj. Nur la ĝusteco-justeco de la neoliberaj informagentejoj donas pravajn informojn. Esperanto estas suspekta, falsanta.

Ĉu permesas mortkataklismojn ĉiopovaj, klerulaj, bonegaj dioj aŭ dio ? Nur la ĝusteco-justeco de ĉiuj sekto kaj religio donas pravajn informojn. Esperanto estas suspekta, falsanta.

Honore al la ses pafekzekutitoj, por la libera pripenso, necesas, ke vivu, persistu la suspekta, falsanta, kaj ĝuste pro tio, elstara Esperanto.

  • Bocharov - Бочаров Г.П. (1887 – 1937)
  • Vozdvizhenski - Воздвиженский В.В. (1879-1937)
  • Ivanov - Иванов (Ивн) В.П. (1900 – 1937)
  • Pil Пиль - Е.Э. (1881 – 1937)
  • Sutkovoy - Сутковой В.Г. (1904 – 1937)
  • Jolm - Холм Н.Е. (1898 – 1937)