- 일시: 2019년 8월 4일(일) - 11일(일)
- 장소: 스페인 바르셀로나
- 대회장: 마르티 코돌라르
- 참가신청 방법: 맨 아래쪽 첨부파일에 있는 참가신청서( Aligxilo de 92aSAT-Kongreso_Supplement_Sennaciulo201809-10.pdf )를 다운받은 후 작성하여 [email protected] 와 [email protected] 양쪽으로 모두 이메일 발송.
- 참가비 납부 방법: 아래 4가지 중 1가지 방법으로 납부. 참가비 납부 후에 참가 신청이 완료됩니다.
(1) UEA-konto de SAT : satx-s
(2) Landa peranto de SAT : KEB 하나은행 105-891353-38807 (예금주 정현수)
*이 계좌로 납부하실 경우에는, 반드시 [email protected]으로 참가비 납부 사실을 알려 주세요!
(3) Bankokonto de SAT: Poŝtkonto de SAT n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN: FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC: PSSTFRPPPAR
(4) Bankokonto de la OKK ĉe Caixa d'Enginyers: IBAN: ES92 3025 0002 4414 3341 8798 BIC: CDENESBBXXX
- 문의: [email protected]
그 밖에 자세한 내용은 아래 웹페이지를 참조해 주세요!
제92차 SAT 대회 정보 페이지: http://satesperanto.org/spip.php?rubrique631
Pli da informoj :
https://www.facebook.com/92sat/
https://eo.wikipedia.org/wiki/92-a_...
kontaktadreso : [email protected]
Martí Codolar estas bieno de la salesianoj, kiu havas ankaŭ ĝardenon, loĝejon, manĝejon, diversajn salonojn por kursoj, atelieroj kaj prelegoj. Ĝi lokiĝas en laborista kvartalo de Barcelono, bone konektita kun la centro pere de metroo kaj busoj, sed ankaŭ proksime de la montaro.
La manĝejo kaj parto de la loĝejo estas en modernisma konstruaĵo de la 19-a jarcento, kiun posedis burĝa familio. Tiu familio havis en sia ĝardeno vera bestgardeno. Nuntempe, la salesianoj kunlaboras kun pluraj sociaj institucioj kaj asocioj, inkluzive de la Ruĝa Kruco kiuj ne nur kunvenas tie, sed ankaŭ uzas ĝin kiel rifuĝejon por bezonantaj homoj.
Estas du tipoj de loĝado. Unuflanke, dormoĉambroj kun privata necesejo por 1,2,3 kaj 4 homoj. Aliflanke, dormoĉambroj sen privata necesejo por 4 kaj 10 homoj. Se necese, ankaŭ eblus starigi amasloĝejon por minimume 20 homoj.
La manĝejo inkludas vegetarajn eblojn kaj gravas konscii pri la hispana horaro. Tagmanĝo okazos inter la 14.00h -15.30h kaj vespermanĝo inter la 20.30h – 22.00h.
Ĉiuj salonoj havas projekciilon (kun sistemo VGA), sed komputilon devas kunporti ĉiu preleganto. Kaj ĉiuj salonoj havas fenestrojn al la ĝardeno.
La belega ĝardeno kaj la sportaj ejoj estas komunaj kaj libere uzeblaj.
Ekzemple, por eventualaj programeroj, kiel la paroliga kurso de Esperanto.
La akceptejo de la kongreso troviĝos dekstre de la akceptejo de la bieno. La enirejo estas iom kaŝita en ne tro vigla strato, do kiam vi alvenos atentu la mapon kaj tiun ĉi bildon.
Rilate al la programo, pluraj aferoj interplektiĝas. Unuflanke, kiel en ĉiu SAT-kongreso okazos la laborkunsidoj de la asocio kaj de la diversaj frakcioj, inkluzive de la anarkista, la komunista, la vegeterana, la sennaciista ktp. Kongrue kun la maldogmema kaj tolerema etoso en SAT, ĉiu sesio estos malfermita al la publiko, sed kompreneble voĉdonrajton havos nur la membrojn.
En 2019 oni memoros la finon de la milito en Hispanio. Temas pri grava datreveno kaj al ĝi nia kongreso dediĉos plurajn programerojn. Interalie, menciindas la partopreno de fakuloj pri la socia revolucio en Hispanio, kiu okazis dum la milito. Estos bona momento por kune pripensi pri tiuj aferoj en la internacia kadro de la nuntempo.
Tiurilate, alia memorinda evento okazis en 1986. Temas pri la SAT-kongreso de Sant Cugat del Vallès (apud Barcelono), kiu ĝuste pritraktis tiun ĉi revolucion. Bedaŭrinde, antaŭnelonge forpasis du el la organizantoj de tiu kongreso : Josep Colom kaj Trinitat Garcia. Ni homaĝos ilin en Barcelono, kune kun aliaj tiamaj prelegantoj, kiel la ankoraŭ vivanta barcelonano Eduardo Vivancos.
Antaŭ 110 jaroj okazis en Barcelono la 5-a universala kongreso de Esperanto (tiam nomata internacia). Estis turnopunkto por la esperantismo en la urbo kaj ne nur. Kaj ankaŭ tre speciala kongreso, okazinta kelkaj semajnoj post la tielnomata Tragika Semajno. Ĉu ni havas nun la bezonatan perspektivon por kritike pridiskuti ĝin ?
Kaj por daŭrigi la liston de datrevenoj, menciindas grava sukceso de la laborista lukto : La Kanadano. Post longa striko en februaro kaj marto de 1919, per la unua fojo en Okcidenta Eŭropo la laborista movado atingis unu el la plej dezirataj celoj, nome la 8-horan labortagon. En la zorgiga nuntempo indas memorigi tiun eventon kaj defendi ties rezulton.
SAT estas asocio de laboristoj, kiuj ne nur agadas per Esperanto, sed ankaŭ por Esperanto. Kvankam memevidente ĝi havas malpli da rimedoj ol aliaj Esperanto-asocioj, en sia historio ĝi aŭtoris kelkajn el la ĉefaj materialoj de nia kulturo. Unu el ili estas la Plena Ilustrita Vortaro (PIV). En Barcelono oni prezentos novan paperan eldonon de tiu grava vortaro.
Iom post tiom, la prelegantoj sinanoncas. Ekzemple, oni proponis klarigi la rolon de la virinoj en nia movado, pere de verŝajne la unua esperantistino de la historio : Klara Zamenhof. La edzino de la iniciatinto de Esperanto kuŝas malantaŭ la figuro de la majstro, sed temas pri plurflanka memorinda virino, pli grava ol tio kion oni kutime kredas.
Naturo estas ĉiam unu el la plej ŝatataj dimensioj de la SAT-aranĝoj. Ĉi-foje, Marcelo Redulez kaj Klodin’ Pomirol elstare prezentos aron da distraj sed ankaŭ instruaj programeroj pri montaraj floroj el la belega ĝardeno de la kongresejo, sed ne nur. Fakte, ĉirkaŭ ni estas amasa bundeco de floroj, pri kiuj ni kutime ne atentas. Temas pri unika oportuno konatiĝi kun ili !
Kaj certe ne mankos ekskursoj, inkluzive de postkongreso (eble ankaŭ antaŭkongreso, ni vidos). Tiurilate, ni klopodos trovi ekvilibron inter la turismaj vidindaĵoj de tiu mirinda mediterranea urbo kaj la celoj kaj identeco de nia asocio. Ekzemple, ni vizitos apartan fabrikon kun sociaj celoj, nome La Fageda.
El tiu perspektivo kompreneblas ankaŭ la elekto de la kongresejo, kiu ebligas al ni proponi sufiĉe bonajn kondiĉojn al la partoprenantoj kontraŭ modesta prezo por la nuna multekosta Barcelono. Krome, tiu loĝejo bonvenigas rifuĝintojn kaj aliajn bezonantajn homojn.
Ni ne forgesas la kulturan kaj artan programon, unu el la pintoj de la SAT- kongresoj. Baldaŭ alvenos pliaj novaĵoj prie.
Inter la distra programero, menciindas foto-konkurso malfermita al ĉiu partoprenanto (kompreneble, kun premioj) en la kongreso kaj ankaŭ la tradicia aŭkcio, kie eblos aĉeti multajn diversajn raraĵojn kaj tiel helpi al la financa bonfarto de la asocio.
Fine, la kongreso havos riĉan libroservon, kiu provizos al la partoprenantoj la ŝancon trafoliumi kelkajn malfacile troveblajn verkojn, sed ankaŭ plurajn librojn prezentotajn dum la kongreso, inkluzive de la jam menciita nova eldono de PIV.
Ĉiun jaron en Julio aŭ Aŭgusto SAT organizas mondan kongreson, en kiu la SAT-anoj kunvenas por festi kaj labori, t.e. por kune okupiĝi pri la sociaj problemoj en la diversaj regionoj de la mondo.
Vidu ankaŭ la vikipedian paĝon pri SAT-kongresoj :
http://eo.wikipedia.org/wiki/SAT-Kongreso
N-ro | Familia nomo | Persona nomo | Urbo | SAT-Matrikulo |
---|---|---|---|---|
1 | MARKOVO | Vinko | Morlezo | 35297 |
2 | ROOKE | Dieter | Wilderswil | 35571 |
3 | MAKIVIĆ | Mira | Banja Luka | 35823 |
4 | MOERBEEK | Rob | Beverwijk | 30844 |
5 | MARKOVO | Vito | Anĝevo | 35521 |
6 | PRENT | Arturo | Brentwood | 31123 |
7 | HAPPI-FOSSO | Denise | Parizo | 35740 |
8 | GRIFFON | Anino | Belfort | 36004 |
9 | ESCOBAR | Saioa | Barcelono | 36011 |
10 | ALCALDE | Xavi | Barcelono | |
11 | GUILHAUME | Françoise | Le Mans | 35683 |
12 | MINTZ | Frank | Palaiseau | 36114 |
13 | GABORITO | Paŭlino | Anĝevo | 36075 |
14 | GUEGUEN | Claudine | Morlezo | |
15 | TOUBALE | Franciska | Mount Evelyn | 34507 |
16 | REDULEZ | Marcelo | Cambes | 32846 |
17 | POMIROL | Klodin’ | Cambes | |
18 | MAUBOUSSIN | Caroline | Valleres | |
19 | RALALARISOA | Justine | Antananarivo | 35513 |
20 | BOURLOT | Carlo | Torino | 35425 |
21 | CISNERO | Amparado | Ciego de Ávila | 35950 |
22 | BOLDUC | Suzanne | Côte Saint-Luc | |
23 | OLIVEIRA | Telma | Rio de Janeiro | 36110 |
24 | LETHINEN | Bruno | Turku | |
25 | MAÍZ | Jordi | Binissalem | |
26 | FERNÁNDEZ | Miguel | Madrido | 32927 |
27 | CARDONA | Mon | Barcelono | |
28 | PRIETO | Roger | Porto | 36135 |
29 | PAZ | Alexandra | Porto | 36134 |
30 | WASEKA | Alphonse | Goma | |
31 | MALDONADO | Jorge | El Ejido | |
32 | RIŜAR | Diana | Karkasuno | 35987 |
33 | RIŜAR | Alico | Cergio | 35994 |
34 | LIVER | Paŭlo | Cergio | 36032 |
35 | HOARO | Andreo | Karkasuno | |
36 | JUNG | Hyunsoo (Paz) | Suwon | 35734 |
37 | SALGUERO | José María | Don Benito | 34501 |
38 | CIDONCHA | Karmela | Don Benito | 35584 |
39 | FERNÁNDEZ ASENSIO | Rubén | Badalona | |
40 | GABALDA | Liba | La-Norville | 34570 |
41 | GABALDA | Floreal | La-Norville | 31587 |
42 | BIURRUN | Ricardo | Madrido | 35858 |
43 | SOLÉ | Viktoro | Barcelono | |
44 | MÁRKUS | Gabor | Budapeŝto | |
45 | HELLENPACH | Erzsebet | Budapeŝto | |
46 | TAHIRA | Masako | Kioto | 33870 |
47 | TAHIRA | Minoru | Kioto | |
48 | MICKLE | Gary | Berlino | 35083 |
49 | OPULSKIENE | Gražina | Mažeikiai | 34619 |
50 | BOQUERA | Ester | Barcelono | |
51 | MELIZ | Paulo | Monzón | |
52 | ESCOBAR | Miguel Ángel | Sitges | |
53 | CHADELAUD | Annette | Valence | |
54 | CHADELAUD | Michel | Valence | 36093 |
55 | SANZ | Pedro | Madrido | 34554 |
56 | ZHANG | Manjuan | Ĉangŝa | |
57 | HENRY | Bruno | Ĉangŝa | 34987 |
58 | TIMÓTEO | Alexandrina | Porto | |
59 | VAZ PINTO | Rui | Porto | |
60 | MARTIN | Franjo | La Rochelle | 35862 |
61 | MARTIN | Guy | La Rochelle | 35861 |
62 | MOLINÉ | Marta | Barcelono | |
63 | SIMOU | Lilian | Ateno | |
64 | HITAĈI | Toŝiko | Sapporo | 36106 |
65 | MIYAZAWA | Naoto | Sapporo | 33356 |
66 | ÉCHAPPÉ | Lumeto | Saint Sébastien | 35850 |
67 | GIRARD | Veronika | Villers-sur-Mer | 35824 |
68 | TUDANCA | Glòria | Camprodon | |
69 | ROQUES | Sylvie | Saint-Jean | |
70 | LAMPERTI | Riccardo | Milano | |
71 | CASADO | Pakita | Caseres | |
72 | PÉREZ | Jesús | Caseres | |
73 | GARCÍA | Iván | Xeraco | |
74 | HEINZE | Bernardo | Mount Evelyn | 33818 |
75 | LE PUIL | Jacques | Thaumiers | 31242 |
76 | LE PUIL | Armela | Thaumiers | 32314 |
77 | SIRE | Serge | Silingy | 32412 |
78 | PEDRÓS | Jordi | Balaguer | 35706 |
79 | YOSHIHIRO | Ohrui | Tokio | 35066 |
80 | TERNANT | Sylvie | Epinay sur Seine | 30010 |
81 | TERNANT | Juliette | Epinay sur Seine | 28630 |
82 | WOOD-ARCHER | Christopher | Ormesby | 36137 |
83 | MAZIJ | Lija | Alakanto | 35353 |
84 | GONZÁLEZ | Justo | Guardamar del Segura | |
85 | RUSSELL | Brian | Barcelono | |
86 | LÓPEZ | Rosa | Terrassa | |
87 | VÁZQUEZ | Luz | Reus | |
88 | PERERA | Jordi | Moià | |
89 | GROMAZ | Dori | Barcelono | |
90 | MARTÍN BURUTXAGA | Pedro | Blanes | |
91 | DEL POZO | Àngels | Barcelono | |
92 | GIORDANO | Alessio | Tbilisi | |
93 | NAM | Kyoyong (Sonĝo) | Ulju-gun | 35890 |
94 | ROBERTSON | Ed | Edinburgh | |
95 | GRENTE | Annie | Reims | |
96 | MONTAGUT | Abel | Cervià | |
97 | MAGALHÃES | Nuno | Porto | |
98 | LECLERCQ | Jean-Marc | Tuluzo | |
99 | KIZAWA | Kanji | Osaka | |
100 | RODON | Xavier | Mataró | |
101 | MILLA | Josep Maria | Mataró | |
102 | MACIP | Ferriol | Barcelono | |
103 | BARRERA | Isaac | El Prat de Llobregat | |
104 | BLANCO | Rafael | Kaseda | |
105 | MILLA | Elena | Mataró | |
106 | LASZLONE SOMODY | Ilona | Budapeŝto | |
107 | MCCARNEY | Debra (Dee) | Llandysul | |
108 | RIBEIRO | Ana | São Mamede Infesta | |
109 | BARANITA | Pedro | São Mamede Infesta | |
110 | PILIPOVIC | Sasa | Kragujevac | |
111 | BAYLINA | Clara | Barcelono | |
112 | OLSSON | Gunnar | Skövde | |
113 | CARRIEU | Françoise | Tarbes | 36018 |
114 | DARRIEUX | Gilbert | Tarbes | |
115 | PONTNAU | Robert | Tuluzo | 32593 |
116 | VINIELLES | Jaime | Madrido | 36102 |
117 | HAN | Sugheui (Kristalo) | Changwonsi | |
118 | PARK | Younghoon | Changwonsi | |
119 | RABEVAZAHA | Désiré | Antananarivo | |
120 | FLETA | José Antonio | Zaragoza | |
121 | SORIANO | María Isabel | Zaragoza | |
122 | VERNAY | Alice | Paray le Monial | |
123 | VERNAY | Denise | Paray le Monial | |
124 | SAULNIER | Isabelle | Paray le Monial | |
125 | MANERO | Ana | Madrido | |
126 | PARRA | Manuel | Madrido | |
127 | VRAZITULIS | Michael | Saarbrücken | |
128 | GIRAUD | Marielle | Bieuzy | 36143 |
Por aliĝi al la kongreso, bonvolu elŝuti, plenumi kaj sendi la jenan aliĝilon al [email protected] :
Se vi uzos paperan aliĝilon, bonvolu sendi ĝin paperpoŝte al :
SAT-Esperanto
67 avenue Gambetta
FR-75020 PARIS
Bonvenon en Barcelono por kongresi kun SAT !
Pli da informoj :
https://www.facebook.com/92sat/
https://eo.wikipedia.org/wiki/92-a_...
kontaktadreso : [email protected]
Internacia Kongreso de Esperanto en Barcelono !
De la 4a ĝis la 11a de aŭgusto de 2019, Barcelono iĝos denove (simbole) la fajra rozo. Okazos tie la jara internacia kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda, internacia laborista grupo, kies membroj havas Esperanton kiel komunikan lingvon.
La laborkunsidoj de la malsamaj frakcioj de la asocio (liberecana, komunisma, liberpensula, ekologiisma, ktp.) estas malfermitaj al ĉiuj, sed nur membroj havas voĉdonrajton. Aldone, la programo enhavas koncertojn, prelegojn, prezentojn de libroj... Estos ankaŭ kursoj de diversaj niveloj por lerni kaj praktiki la internacian lingvon, kaj aliaj aktivaĵoj kiel vizito gvidata al Can Masdeu, la projekcio de la filmo Tero kaj Libero subtekstita en Esperanto, aŭ debato kun la kamaradoj de Calúmnia pri la rolo de ĉi tiu lingvo en alternativaj eldonprojektoj.
La kongreso okazos en Martí Codolar, salesiana gastejo, kiu lokiĝas en la kvartalo Horta. Krom lokaj esperantistoj, estas nun aliĝitaj homoj de Britio, Aŭstralio, Brazilo, Kanado, Koreio, Kongolando, Kubo, Finlandio, Francio, Italio, Portugalio, Serbio kaj Svislando.
Oni povas trovi pli da informoj ĉi tie : http://www.satesperanto.org/spip.ph...
Oni povas aliĝi ĉi tie : http://www.satesperanto.org/spip.ph...
Oni povas kontakti nin ĉe : [email protected]
Ses esperantistoj pafekzekutitaj : kiucele ?
Tio okazis la 24an de novembro 1937 en Odeso. La Popoltribunalo ilin kondamnis pro partopreno en terorista kontraŭrevolucia trotskista kapitalista organizacio. Lastajn sekundojn antaŭ la pafado, pri kio pensis la pafekzekutotoj ? Kaj la pafekzekutantoj ? Trans la senriproĉa ĝusteco-justeco de la Lenin-sistemo, oni stumblas pri la problemo de la malbenita lingvo Esperanto faciliganta tujan rilaton inter individuoj soifantaj kompreni kion faras aliuloj fremdlande, kiel ili vivas, kiun kulturon ili havas… Nur la revolucia regado donas pravajn informojn. Esperanto estas suspekta, falsanta.
En Hispanio, unuiĝinta, katolika do nedividebla, esti esperantisto implicis bonegan detalon por atesti ke iu ulo estas reale maldekstrulo kondamnenda al mortpuno aŭ al X jaroj kaj unu tago de malliberigo. Nur la ĝusteco-justeco de la klerikaro donas pravajn informojn. Esperanto estas suspekta, falsanta.
En 2017 (informo de aŭgusto/septembro de 2018 de FAO, OMS, UNICEF, ktp), oni taksas la nombron de subnutrituloj je 821 miliono, alidire unu el naŭ homoj en la mondo. Registaro diras, ke FMI, Merkato regulas, preparas, rekte pripensas eliron el la krizo, sed la terura mizero jam putris, haladzis, jam estis brileganta lumo meze de la XIXa jarcento, kaj iom antaŭe. Tiun malgandan komenton oni ne kutimas diri kaj ripeti pri ĉiuj anoncoj pri ekonomia solvplano de problemoj. Nur la ĝusteco-justeco de la neoliberaj informagentejoj donas pravajn informojn. Esperanto estas suspekta, falsanta.
Ĉu permesas mortkataklismojn ĉiopovaj, klerulaj, bonegaj dioj aŭ dio ? Nur la ĝusteco-justeco de ĉiuj sekto kaj religio donas pravajn informojn. Esperanto estas suspekta, falsanta.
Honore al la ses pafekzekutitoj, por la libera pripenso, necesas, ke vivu, persistu la suspekta, falsanta, kaj ĝuste pro tio, elstara Esperanto.