<<최대석과 함께 하는 서울지부 공부방>>

 

♣ 교재: Verkoj de Elpin ♣

안우생 문집

Redaktoro: CHOE Taesok

 

 

 

 

 

서울 지부는 2020년 11월 <공부방>을 개설하여 최 대석(Ŝtonego)이 엮은 안우생 (Elpin)의 작품을 총 13회에 걸쳐서 공부하였습니다.

3개월 동안 매주 수요일 저녁을 공부하는 날로 만들어 주신 최 대석 선생님께 진심으로 감사드립니다.

  C:\Users\User\Pictures\Camera Roll

 엘핀.png

 

 

 

안 우생 (安偶生, 필명 에스페란토: Elpin, 1907–1991)

1907년 안 공근의 장남으로 태어났다. 1922년 안 우생 가족은 상하이로 이주하였다. 1939년경부터 한국의 독립 운동에 참여하였고, 1942년 9월부터 임정 군무 부 편집과 과원으로 일했다. 안우생은 모국어인 한국어 이외에도 러시아어, 중국어, 영어, 프랑스어, 에스페란토를 구사하였고, 특히 ‘엘핀’(Elpin)이라는 필명으로 에스페란티스토로서 활동하였다. 루쉰의 《광인일기》 및 여러 작품들을 에스페란토로 번역하였다.

해방 후, 백범 김 구의 대회 담당 비서로 있었다. 김 구가 암살된 후, 1949년 홍콩에 간 뒤 이후 자취를 감췄고, 월북한 것으로 한동안 추정되었다.

1986년 4월 북조선 매체 《로동신문》에 〈민족대단합의 위대한 경륜 — 남북연석회의와 김구 선생을 회고하면서〉라는 글을 발표하면서, 북조선에 있다는 사실이 확인되었다. 1991년 2월 평양에서 사망하였고, 평양 애국열사릉에 매장되었다.

 

 

 

<Studado pri Verkoj de Elpin - 안우생 에스페란토 문학작품 공부 (zoom)>

✫ Jutuba kanalo de Chojus - 최대석 유튜브 채널

 

 

1회차 > 2020년 11월 11일

https://www.youtube.com/watch?v=SNuKgZ9EqaA

 

2회차 > 2020년 11월 18일

https://www.youtube.com/watch?v=v73WUasl2t0

 

3회차 > 2020년 11월 25일

https://www.youtube.com/watch?v=jOzfXpOLbiY

 

4회차 > 2020년 12월 2일

https://www.youtube.com/watch?v=xGD2_kHu-3Y&t=233s

 

5회차 > 2020년 12월 9일

https://www.youtube.com/watch?v=wUKqFE0wiuE

 

6회차 > 2020년 12월 16일

https://www.youtube.com/watch?v=UCSqYxLYwnU

 

7회차 > 2020년 12월 23일

https://www.youtube.com/watch?v=SJO63qXIK2c

 

8회차 > 2020년 12월 30일

https://www.youtube.com/watch?v=ycyGGtfJlAQ

 

9회차 > 2021년 1월 6일

https://www.youtube.com/watch?v=ciqme6qz91I

 

10회차 > 2021년 1월 13일

https://www.youtube.com/watch?v=WK3-1LjRuI8

 

11회차 > 2021년 1월 20일

https://www.youtube.com/watch?v=rm_b2D0Wk0Y

 

12차 > 2021년 1월 27일

https://www.youtube.com/watch?v=yU5TYE8u68k

 

13회차 > 2021년 2월 3일

https://www.youtube.com/watch?v=hdJFC1tHfv8

https://www.youtube.com/watch?v=OFzp8J7hHJc

 

 

 

 

 

 

Antaŭparolo

CHOE Taesok

[email protected]

http://blog.chojus.com

 

  Jen antaŭ vi troviĝas la tekstoj, kiuj estas kaj originale kaj traduke verkitaj de Elpin antaŭ ĉirkaŭ sepdek jaroj. Probable la nomo Elpin (foje Usan), la plumnomo de AN Useng (1907-1991), ne estas tiel fremda en Esperantio. Almenaŭ en Ĉinio kaj Koreio, lernanto de la Esperanto-movada historio certe aŭdas pri li. La nomon povas renkonti ankaŭ tiu, kiu legas verkojn de Lusin en Esperanto aŭ tralegas la libron “Esperanto en Perspektivo”.

Elpin estas tre konata per tio, ke li, estante koreo, verkojn de Lusin, la plej granda koloso de la ĉina moderna literaturo, brile tradukis en Esperanton kune kun Tsai Yan, Venlo Fon, Tikos, Pandiþo, SaintJules Zee. Kaj liaj tiuj tri tradukoj, t.e. “La taglibro de l’ frenezulo”, “Naskiĝloko” kaj “Blanka lumo”, aperis en “Elektitaj Noveloj” en 1939, “Noveloj de Lusin” en 1963 kaj “Ĉina Antologio” en 1986. Elpin tradukis la unuan novelon de Lusin kaj liaj tri supraj tradukoj okupas la kvaronon de “Elektitaj Noveloj”, kio montras liajn altan lingvokapablon kaj multan kontribuon al la tradukado.

Per tio supozeblas, ke li tradukis kaj verkis multe pliajn verkojn. Chen Yuan, ĉina veterana esperantisto, konfirmas mian supozon per sia artikolo en la gazeto “El Popola Ĉinio”. Tie estas skribite, ke Elpin amis poemojn kaj verkis belajn versojn. Tamen bedaŭrinde, longan tempon ne malkovriĝis liaj aliaj verkoj krom la tri, kiel lia vivo mem.

Elpin naskiĝis en Koreio en la tempo de la japana kolonia regado kaj kun la tuta familio migris al Ĉinio por la nacisava movado. Post la naciliberiĝo en 1945 li venis al Seulo kaj aktivadis en la politika kampo kaj la Esperanto-movado. Sed li senspure malaperis antaŭ la korea milito ekinta en 1950. Tio ja kaŭzis indiferenton pri lia agado. Danke al ĉinaj esperantistoj liaj du-tri tradukoj, kiuj aperis en la supre menciitaj libroj, herediĝas ĝis hodiaŭ.

 

Kiam mi studis en la Esperanto-fako de Eötvös Loránd Universitato (ELTE) en Budapeþto, mi vizitis Károly Fajszi, kiu siatempe havis unu el la plej grandaj privataj Esperanto-bibliotekoj de la mondo. Tiam estis februaro 1991. Post iom da interparolo li rakontis al mi, koreo, pri la vizito de iu junulo el Norda Koreio. La junulo prezentis sin nepo de Elpin kaj menciis, ke lia avo, esperantisto, kunlaboris kun iu hungaro en Hongkongo.

 

Mi ege emociiĝis pro ekscio pri la spuro kaj vivekzisto de Elpin en Norda Koreio. Károly Fajszi havis kontakton kun tiu hungaro Francis Braun loĝanta en Usono, kiu poste esprimis, ke tiu novaĵo estas “granda miraklo”. Laŭ la posta informo evidentiĝis, ke nia interparolo ĝoja pro la nova malkovro okazis kvar tagojn post la forpaso de Elpin.

Kun trista kordoloro mi decidiĝis plu interesiĝi kaj studi pri Elpin. Károly Fajszi afable kopiis ĉiujn numerojn de “Orienta Kuriero” el sia kolekto, per kio mi komencis kolekti verkojn de Elpin. Poste mi trovis plurajn liajn verkojn ĉe Árpád Máthé, kolektanto de Esperanto-periodaĵoj kaj en Biblioteko Hodler de UEA, Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno kaj Hispana Esperanto-Muzeo. Koran dankon al ili ĉiuj!

Mi kolektis entute kvardek verkojn el du libroj kaj kvar periodaĵoj: “Orienta Kuriero”, “Voĉoj el Oriento”, “Heroldo de Ĉinio” kaj “Literatura Mondo”. Ili konsistas el originalaj tri poemoj kaj du noveloj, tradukitaj dek kvar poemoj kaj dek du noveloj, tradukitaj kvar teatraĵoj, kaj kvin artikoloj.

Plejparte liaj verkoj temas pri kontraŭstaro al la japana invado kaj pri batalo kaj estis verkitaj dum la ĉina-japana milito ekinta en 1937. En liaj frazoj facile senteblas lia sopiro pri paca mondo kaj lia granda volo por diskonigi militan katastrofon kaj inspiri bravan ribelon kontraŭ perforto. Bedaŭrinde, liaj verkotemoj ankoraŭ aktualas en la nuna mondo sporade militanta. Paco ja neniam realiĝas per malpaco.

 

En 2003 LEE Chong-Yeong, ĉefredaktoro de la organo “La Lanterno Azia”, proponis, ke, memore al ĝia ducenta jubilea numero, Korea Esperanto-Asocio eldonu ĉi tiun libron. Sen lia instigo mi vole-nevole denove prokrastus mian redaktadon, esperante trovi pliajn liajn verkojn. Tamen mi kiel ĝia iama redaktoro decidis gratuli la jubileon per ĉi tiu mia modesta laboraĵo.

Dum la redaktado mi ne tuþis la stilon kaj lingvaĵon de Elpin krom evidentaj gramatikaj eraroj kaj similaj, por ke legantoj ĝuu lian originalecon. Mi deziras, ke ĉi tiu libro motivu interesiĝon pri Elpin kaj kolektadon de liaj verkoj ankoraŭ netrovitaj kaj retaksadon de Elpin en la Esperanto-literaturo.

Mi komencis kolekti en februaro kaj finis redakti en februaro kun dek tri jaroj da intermitaj laboroj. Kia interesa hazarda koincido! La fina tago de mia redaktado estas ĝuste la mortotago de Elpin, la 22a de februaro. En lia traduko “Revivigo” Ĝuang-zi diras, ke vivo estas morto, morto estas vivo. Elpin ja vivas kun ni per siaj verkoj porĉiame. Vilnius, la 22an de februaro 2004.

 

                                         엘핀참가자.png