2021년 7월까지 Vikipedio에 30만개의 기사를 등재합시다

 

2001년 1월 15일 출범한 다국어 백과사전인 wikipedia는 320개 이상의 언어를 지원하고 있으며 330,000명 이상이 적극 활용하고 있고  5,600만 개 이상의 기사를 보유하고 있다. 에스페란토 버전은 이미 295,000개 이상의 기사와 380 명 이상의 활발한 편집자를 보유하고 있으며 매 달  117,000명 이상의 사용자가 방문하고 있다.

UEA는 106차 UK 에 맞추어 2021년 7월까지 에스페란토 vikipedio에 30만개의 기사가 작성될 수 있도록 ELiSo (Esperanto and Free Knowledge), ILEI 및 [email protected]와 협력하여 "캠페인 300,000" 운동을 벌이고 있다.

(esperanto.wiki/projectos/ wikipedia -300-000)

많은 에스페란티스토들이 vikipedia에 기사를 등재하는 편집 활동에 적극 동참하길 바란다. .

 

 

 

POR 300,000 ARTIKOLOJ EN VIKIPEDIO ĜIS JULIO 2021

UEA partnere kun ELiSo (Esperanto kaj Libera Scio), ILEI kaj [email protected] alvokas vin al verkado en la Esperanta Vikipedio por komune atingi 300,000 artikolojn ĝis julio 2021. Vi povas samtempe ankaŭ partopreni Vikipediajn konkursojn kaj gajni valorajn premiojn. Vizitu la paĝon de la “Kampanjo 300,000” (esperanto.wiki/projektoj/vikipedio-300-000) por lerni kiel vi mem partoprenu. Alternative subtenu la Vikipedian agadon per donaco al la Fonduso Instigo-Liberapay (www.instigo.be), kunordigita de la komisiito de UEA pri reta agado, Yves Nevelsteen. La! fonduso bezonas atingi la celon de 100 EUR semajne favore al aliaj retaj agadoj. “Kampanjo 300,000” ankaŭ subtenas unu el la projektoj de UEA oficiale agnoskitaj de Unesko por disvastigi la idealojn kaj valorojn de Unesko per Esperanto, nome tradukado de Unesko-prezentaj Vikipediaj artikoloj al Esperanto.

 

ELiSo, referencata ankaŭ kiel VMEO (Vikimedio Esperanto), estas oficiala grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj agnoskita de Fondaĵo Vikimedio la 4-an de aprilo 2013. En 2019 ĝi fariĝis registrita organizo, kun sidejo en Slovakio. Kun UEA la grupo elektis la datojn de la 106-a Universala Kongreso (UK), planata por okazi en Belfasto, kiel celdaton por atingi la markon de 300,000 artikoloj. Ĉiuj estas alvokataj kunlabori. Registriĝu aŭ reaktiviĝu kiel redaktanto. Bonaj okazoj por verkado estas la Vikipedia konkurso pri centra kaj orienta Eŭropo, finiĝanta ĉi-aprilon, kaj la venonta konkurso, en majo, pri Afriko. Pri tiu lasta kunlaboras la Afrika Komisiono de UEA, kun aldona celo premii novajn redaktantojn el Afriko kaj akceligi la etoson por la UK planata por Afriko en 2024. Kontraŭ nur 3 EUR eblas akiri la manlibron “Vikipedio por vi: kiel ĝi funkcias, kiel vi kontribuas” (katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8113).

 

“Kampanjo 300,000” festas la 20-jariĝon de Vikipedio, kiu inaŭguriĝis la 15-an de januaro 2001 kiel interreta plurlingva enciklopedio laŭ koncepto de libera verko kaj verkado surbaze de volontula amaskunlaboro, ĉiam konforma al enciklopedieco, neŭtraleco kaj respekto. Ĝi disponeblas jam en pli ol 320 lingvoj, kun pli ol 330,000 aktivaj uzantoj kaj pli ol 56 milionoj da artikoloj. Natura ligiteco inter la valoroj de Esperanto kaj Vikipedio rezultis, ke jam en la 6-a de novembro 2001 aperis la versio en Esperanto, fondita de la usona esperantisto Chuck Smith. La Esperanto-versio havas jam pli ol 295,000 artikolojn, pli ol 380 aktivajn redaktantojn kaj ĝuas pli ol 117,000 unikajn vizitantojn monate. Laŭ deveno de redaktantoj ĝi estas el ĉiuj lingvoversioj la plej internacia Vikipedio kaj ankaŭ la entute plej granda enciklopedio verkita en artefarita lingvo.

 

Efektive esperantistoj ludas pli gravan rolon en la Vikipedia projekto ol oni ĝenerale taksas. Unua dungita teknikisto de la tutmonda Vikipedio, Brion Vibber, estas mem esperantisto. Esperantistoj kontribuis ankaŭ al la fondiĝo de kelkaj pliaj lingvoversioj de Vikipedio: la ĉeĥan, kartvelan, slovakan kaj svahilan versiojn de Vikipedio kreis respektive la esperantistoj Miroslav Malovec, Avtandil Abuladze, Viliam Búr kaj Marcos Cramer. En pluraj Vikipedioj esperantistoj estas administrantoj, inter ili la prezidanto de ELiSo Michal Matúšov (KuboF Hromoslav). Fine la enkonduko de subteno por la Esperanta alfabeto en januaro 2002 malfermis la vojon por la alfabetoj de aliaj lingvoj kaj plifruigis la transiron de la tuta Vikipedio al la normo Unikodo.

 

UEA kaj ILEI agnoskas la laborojn de tiuj kaj ĉiuj esperantistoj kaj same agnoskas la signifon de Vikipedio por la konservo de la historio de Esperanto.

 

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA: uea.org/aktuale/komunikoj

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/946

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu https://uea.org/via/retlistoj