Korea Esperanto-Asocio [2021.07.07.]

 

Esperanto-Movado 100-jara en Koreio(1920-2020),

la jubilea libro de Korea Esperanto-Asocio

 

Korea Esperanto-Asocio(Prezidanto: So Jinsu) eldonis la 100-jaran jubilean libron Esperanto-Movado 100-jara en Koreio(1920-2020). La solena publikigo de la bele bindita ampleksa libro kun blua kovrilo okazis la 3an de julio vespere virtuale kun pli ol 50  partoprenantoj.

La Esperanto-movadon en Koreio iniciatis Verda E. Kim en 1920, kiam li fondis Korea Esperanto-Asocion, kies membroj konsistis        plejparte el la lernintoj de la 5-semajna publika kurso gvidita de li en YMCA en Seulo. La libro kovras 100-jaran periodon ekde 1920 ĝis       2020 sur 720 paĝoj, inkluzive de 48-paĝa fotoalbumo kaj 269 paĝoj da kronologio.

Park Kangmoon gvidis la kompiladan komisionon dum pli ol du jaroj. Entute 15 kontribuintoj verkis aŭ kompilis respektive artikolojn pri movadaj organizaĵoj, disvastiga agado, gastigo de internaciaj eventoj inkluzive de du UKoj, literaturo, akademia esplorado, publikaĵoj   ktp. Du verkoj pri la korea movada historio jam eldoniĝis: Historio de Korea Esperanto-Movado(1906-1975)(1976) de d-ro Sam-su KIM kaj La 80-jara Historio de Korea Esperanto-Movado(2003) de d-ro Lee Chong-Yeong. Ambaŭ verkiĝis en korea lingvo.

 

Kompilis: Korea Esperanto-Asocio

Eldonis: Korea Esperanto-Asocio

Eldondato: 20 junio 2021

Eldonkvanto: 500 ekz.

Verkolingvo: la korea

Formato: 188mmX257mm

Paĝoj: 720 paĝoj

Bindita kaj 48 paĝoj de kolorfotoj

Prezo; 25.00 EUR

 

Tabelo de Enhavo


[Fotoalbumo] Esperanto-Movado 100-jara en Koreio per Fotoj

PARTO I Esperanto-Movado 100-jara en Koreio
Ĉapitro 1 Skiza 100-jara historio de Esperanto–movado en Koreio
Ĉapitro 2 Korea Esperanto-Asocio kaj ĝia administrado (post unuiĝo)
Ĉapitro 3 Organizaĵoj por Esperanto-Movado
Ĉapitro 4 Fakaj organizaĵoj kaj instancoj
Ĉapitro 5 Disvastiga agado: Informado kaj instruado

Ĉapitro 6 Internaciaj eventoj gastigitaj en Koreio
Ĉapitro 7 Internaciaj eventoj kaj kunlaborantoj
Ĉapitro 8 Esperanta literaturo fare de Koreo
Ĉapitro 9 Akademia esplorado en Koreio
Ĉapitro 10 Libroj kaj periodaĵoj publikigitaj en Koreio
Ĉapitro 11 Korea Esperanto-Movado en Perspektivo

PARTO II Kronologio de Korea Esperanto-Movado: 1906-2020

Apendicoj

Indekso

 

 

Por pliaj informoj, bv kontakti:

 

Korea Esperanto-Asocio

[email protected]

www.esperanto.or.kr

(82) 717-6974