Vintra Kurso 2017 okazis Tutlanda Vintra Kurskunveno 2017
Kiam: De la 3a ĝis la 5a de marto
Kie: en la Yuseong Junulara Gastejo
Kiuj: en kiu partoprenis 71 homoj, inkludante 2 eksterlandanojn.
La programeroj estis abundaj :
1. Prelegoj pri ILEI kaj Seula UK
2. Raportoj pri “Esperanto-sumoo”, “Fundamenta Krestomatio”, “Internacia Infana Kongreso” kaj “Komuna staĝo de Esperanto-Sarangbang kun tajvana grupo”.
3. Intensivaj kursoj (“Bensona Metodo” kaj “Vojaĝo al Esperanto-lando”)
4. Kursoj por baza nivelo (“Prononcado, strukturo kaj frazformo”, “Enkonduko”, “Kartludo”)
5. Paroligaj kursoj por postbaza nivelo (“Refleksivo, tensoj, participoj kaj temporilatoj”, “Kliniko” kaj “Diskuto”)
6. Kulturaj programeroj (“Popoldanco”, “Paca gruodanco”, “Kantado” kaj “Skeĉoj”)